Ekonomia libero aŭ ekonomia libereco estas la kapablo de membroj de socio por entrepreni ekonomian agadon. Tiu estas termino uzata en debatoj pri ekonomiko kaj politiko same kiel en filozofio de ekonomiko.[1][2] Unu alproksimiĝo al la ekonomia libero venas el la klasika liberalismo kaj el la tradicioj de liberecanoj emfaze al la libera merkato, la libera komerco, kaj la privata posedo laŭ la sistemo de libera entrepreno. Alia alproksimiĝo al ekonomia libero etendas la studon de la ekonomiko de bonfarto de individua elekto, kun pli granda ekonomia libero venante el "pli granda" (en kelkaj teknikaj sencoj) serio de eblaj eketoj.[3] Aliaj konceptoj de ekonomia libero inkludas la rajtojn al taŭga vivnivelo[1][4] kaj la liberon engaĝiĝi en kolektiva komercado.[5]
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search